Ataksio

Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
R27.0 ataksio sen specifigo
vdr

Ataksio (el la greka lingvo: α- „ne-“ + - τάξις [taksis] „ordo“ signifante „malordo“) estas neŭrologia simptomo.

Ĝi ekestas pro perturbo de libervola kunordigo de moviĝo, inkludante la malakordiĝon de unuopaj muskoloj (dissinergio), la malkapablon bone mezuri la proprajn movojn (dismetrio) kaj la malkapablon rapide ŝanĝi inter iu movo kaj ties kontraŭmovo (disdiadoĥokinezo). Ataksio estas nespecifa klinika simptomo, kiu povas esti kaŭzita de iu el la partoj de la nerva sistemo kunordigantaj movadon, kiel ekzemple la cerebelo, la vestibula organo, la ekvilibra nervo aŭ la mjelo aŭ la periferiaj nervoj.

Ataksio povas esti limigita al unu flanko de la korpo, tiam oni nomas ĝin "hemiataksio". Distaksio estas milda grado de ataksio.

Oni distingas la ataksion de la korpotrunko (kiam la persono pro ŝanceliĝo ne povas memstare sidi) de la star- kaj paŝataksio (malebliganta al la persono memstare teni la ekvilibron starante aŭ irante) kaj de la celataksio (kie la persono ne trafas la celantan aĵon).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search